27.1.11

Intervjuo - Duoble Unu [2008]

Rok-Gazet’ (Armelle kaj Cyrille): Ĉu vi povas prezenti vin?
Patrick:
Jes... Mi prezentas mi Françoise Rochette la kantistino de la grupo.
Françoise: Kaj Patrick Dellaby, li ankaŭ estas kantisto, muzikisto, aranĝisto kaj tiel plu... sed mi ne diras ĉion estas privata afero.

RG: Kiel vi kreis la grupon?
Patrick: Ni kreiĝis en 1986, 1987 ĉirkaŭ... Por komenci Françoise ludis sola.
Françoise: Jes... Mi estis kaj Ĵonglistino kaj klaŭno ludistino. Mi faris spektaklojn por infanoj. Tuj poste ni faris komunan spektaklon, daŭre por infanoj. Poste ni ankaŭ ludis surstrate. Kiel mi jam de 30 jaroj kantas, ni ekmuzikis kune. Esperante ni komencis de 5 jaroj ĉar ni esperantiĝis antaŭ 5 jaroj... aŭ ses jaroj?

RG: Do vi kantas en la franca kaj en Esperanto?
Françoise: .. mmm precipe ni kantas en frendaj lingvoj. Nin ĉefa koncerto nomiĝas "tra la mondo", kaj temas pri vojaĝo ĉikaŭ la mondo kantante en 18 lingvoj.

RG: Ĉu vi konkursas kun Jomo ?
Françoise: JEEEES !!!! Kaj baldaŭ ni gajnos, ĉar ni komencis novan repertuaron ĉirkaŭ mediteraneo.

RK : Ĉu vi kalkulis en kiom da lingvo vi uzas entute ?
Françoise: Ne ankoraŭo sed ...
Patrick: Kun la nova spektaklo ni kantas en pli ol 30 lingvoj...
[Notoj de redaktantoj: Laŭ vikipedio: "Jomo havas tradician kaj rokan kantrepertuaron en 22 lingvoj, interalie Esperanto. Per tio li eniris la Guiness-libron pri rekordoj."]
Françoise: Sed fakte ni ofte rilatas kun jomo ĉar ni havas komunan amon aŭ pasion por lingvoj. Kaj kiam ni bezonas kanzonon, li helpas nin, kaj ni helpas lin.

RG: ... do vi restas amikoj.. kaj kiel li vi ludas multe da instrumentoj ĉu ne?
Françoise: Do mi ne scias mi precipe ludas akordeonon kaj kelkaj perkutiloj sed ...
Patrick: Mi ludas kun multe da instrumenojn ĉefe sur la KD.


RG: Danka al Esperanto ĉu vi lernis aliajn instrumentojn aŭ malkovris alian sistemon ?
Patrick: Ni malkovris... aliajn lingvojn... (ridoj) kaj kantojn.

RG: Dum la koncerto, vi diris ke ke dum via vojaĝo al finlando vi malkovris novajn kantojn.. Estas maniero por malkovri kantojn
Françoise:
Jes, sed fakte ni ne multe vojaĝas...Ĉar ni ne havas multe da mono aŭ multe da mono por vojaĝi. Sed dum nia venonta vivo (ridoj) nin intencas vojaĝi precipe tra eŭropo kaj fari granda turneo eble dum
unu jaro... mi nescias do.. tiel ni povos lerni multe da novajn kanzonojn.

RG: Ĉu vi profesie muzika?
Françoise: Jes, ni profesie muzikas aŭ spektaklas... Mi zorgas pri fabela rakontado kaj ankaŭ laboras en lernejoj gimnazio kaj tiel plu... Kaj Partik instruas gitaron.

RG: Bonege mi bezonas lerni ĝin !!!
Patrick: Estas ege malmultkoste !

RG: Bedaŭrinde vi loĝas ne tre proksime!
Françoise: Kaj ankaŭ Patrik zorgas pri muzikstudio.

RG: Vi iĝos la nova vinilkosmo ?
Patrick: Ne (ridoj)... Ni havas etan studion
Françoise: ...hejmstudion

RG: Mi legis en la albumlibreto ke situis en la kurejo ?
Françoise: Jes, vere. Ni translokigis la kurejon. Kaj en la antaŭ kurejo ni starigis la muzikstudion.

RG: Ĉu trovis kurilojn kiujn vi povus uzi por la KD ? Ekzemple kuleron aŭ forkon?
Françoise: Patrik ludas per kuleron en la KD, jes..
Patrick: Kaj ankaŭ kun bolo tartplado kaj tiel plu...

RG: Nun ni parolu pri la albumo... Unue kial kaj kiel vi memproduktis la KDon ?
Françoise: Unue ĉar Flo el vinilkosmo multe intersis pri nia projekto sed poste pro produktado de multe da diskojn dum la 2 lastaj jaroj: mankis financon. Ni decidis mem eldoni. Ni lanĉis antaŭmendon. Multe da esperantistoj kaj neesperantistoj respondis. Ni antaŭ vendis 200 KDojn, do ni nenion antaŭpagis. Estis ege bona afero. Sed tamen la KDoj disdonas Vinilkosmo.

Kaj vi reeldonis la KDoj, ĉu?
Françoise: Jes, ĉar ni eldonis en malgranda kvanto : 500 ekzempleroj. Ekde januaro (2008) ne multe restis. Do ni decidis denove printi 500 pluajn.

RG: ...en tute vi eldonis 1000 ekzempleroj. Estas bela sukceso fakte.
Françoise: Jes, ni ricevis tre varman akcepton pro nia KD kaj ni ĝojas ĉar fakte ni multe laboris dum tri jaroj por tiu projekto.
Patrick: Kaj ni eĉ havis bonan kritikojn de homoj kiujn ni eĉ ne konis.
Françoise: Ne nur amikoj (ridoj)

RG: Koncepto de la spektaklo estas vojaĝo tra la mondo. Ĉu en tiu KD estas la sama?
Patrick: ... Estas la saman vojaĝo sed per alia vidpunkto, alia ebleco. Alivorte, surseneje ni povas komuniki per parolado... Ni ludas muzikon sed ankaŭ muklte parolas sed sur disko oni povas same fari. Do pro montrigi vojaĝsento, kaj vidigi ke al ĉiuj kantoj oni ĉanĝas; ni invitis muklte da muzikistoj por ke ili ludas mem. Tiel 30 diversaj muzikistoj partoprenis la disokn.
Françoise: Tamen la tutaj kantoj estas esperantlingve kaj originalaj.

RG: Vi ĉion faris : muzikoj kaj tekstoj?
Françoise: Ni petis korektado de spertaj esperantistoj.

RG: Kaj estas diverstilo.. Repo ... kaj eĉ senparola titolo.
Patrick: Jes jes... Kaj fanfaro, roko. Ezemple la unua kanto verda plezuro estas kelta roko.
Kaj vi provas lerni alfabeto al infanoj aŭ plennkreska kiel mi...
Françoise: Jes jes.. Ĉar ni komencis verki kanzonojn kiam ni lernis. Eĉ post ses monatoj, ni komencis per ege simplaj tekstoj. Ni pensis ke povus esti interesa por komencentoj havi simplajn tekstojn. Kaj jaro post jaro la tekstoj komplikiĝis.

RG: Kaj vi proponas donacon en la disko. Per komputilo eblas eleŝulti karaokea versio de 2 kantojn?
Patrick: Eĉ sen komputilo eblas.

RG: Kaŝataj kantoj?
Patrick: Ne kaŝata... 2 kantoj audeblas per normala KD-ludilo
Françoise: Sed eblas trovi tekston en fromato ".txt". Tion ni faris por la blinduloj. Ekzistas la "PDF" formato sed ne legeblas de ĉiuj blinduloj. Kaj ekzistas partituron de kelkajn kantojn.
Patrick: Kaj estas 2 videoj... Ne vere estas videoj sed fotaro aŭ bildrakonto.

RG: Ĉu vi konas FaMo, blinda esperanto kantisto?

Françoise: Jes pro li ni pli atentas la blindulan vidpunkton.

RG: Ĉu vi havas aliajn rilatojn kun Esperantistaj muzikistoj?
Françoise: Kun Martin Wise, ni renkontis
unu la alia en Bourg-en-Bresse, kaj ankaŭ kun Fari el la grupo "Kaj Tiel Plu". Li helpis nin por nia nova repertuaro, pri la rumba de Barcelono. Tiun kiun Ĵus fuŝis hodiaŭ vespere (ridoj)... Pardonu Fari !

RG: Ni rakontos al Fari
Françoise: Ne ne (ridoj)
Patrick: Se iam mi vidas tion ĉe intereto mi... (ridoj)

RG: Ĉu esperanto helpas vin por trovi novan kanton, aŭ novan stilon?
Françoise: Jes por trovi kantojn. Ĉar dank'al la tutmonda reto de Esperanto. Se mi serĉas ekzemple kroatan kanton, mi povas kontakti esperantistojn el Kroatio.
Patrick: Sed ne nur per esperanto ni rilatas ekzemple. Ni kontaktis grekan fama kantistino, Angelik Ionatos rekte por "les enfants du Piré".

RG: Vi ne nur parolas esperanton?
Françoise: Ne, mi parolas anglan, iomete da rusa, kaj italan (sed mi iom forgesis ankaŭ)... Kaj mi ankaŭ iomete lernis ciganan, hungaran kaj finnan...
Patrick: Mi esperanto nur.. Kaj Franca.

RG: Ĉu nova KD, baldaŭ?
Françoise: Mi lacegas...
[Notoj de redaktantoj:: tio estis ĵus post la eldono de la disko nun pli ol tri jaroj pasis]
Patrick: La brakoj falas... (ridoj)
Françoise: Sed Patrik havas projekton. Li eldonos 4 KDoj sed franclingve.
Patrick: 4 Albumoj. Mi verkis multe. Estos unu KD kun rokaj kantoj, la dua kun Ĵazaj kantoj, tria kun tradiciaj kantoj kaj la lasta ... mi ne memoras... (ridoj)
Françoise: Li havas projekton por 10 aŭ 20 jaroj mi pensas.

RG: Ĉu koncertoj, baldaŭ?
Françoise: Ni ludos en la Esperanto-France kongreso en majo en Martigue... Ne ĉi-somero bedaŭrinde... Sed poste certe.

RG: Ion por aldoni.
Françoise: Ĝuu la vivon per Esperanto !
Patrick: Kiam ni faras spektaklon aŭ diskon, ni provas kaj resti ni mem kaj doni la maksimumon... Ĉar ni faras ĝin kun plezuro dank'al Esperanto. Jen...